Daphne Lawless
hejmo pri diskaro prezentoj aĉetu kontaktu

Pri Daphne

La muziko de Daphne estas priskribebla tiel: "elektronika popo inteligenta" - facilege ĝuebla, kvankam kompleksa kaj interesa. Kaj ŝia profunda kaj melodia voĉo, kaj ŝia klavara tekniko, estas sufiĉe distingaj. Ŝi konfesas ke ŝin influas muzikistoj anglalingvaj kiel Kate Bush, Split Enz, The Sisters of Mercy, Depeche Mode, Leonard Cohen kaj multaj malmulte konataj grupoj de progresiva roko de la jaroj 1970. Tamen, ŝi jam kreis unikan stilon tute sian kiu ne estas facile komparebla.

Depost la aĝa de 7 jaroj, Daphne verkis kaj kantis siajn proprajn kantojn, kaj baldaŭ poste ŝi lernis ludi la pianon. Post sep jaroj de instruado pri klasika musiko, ŝi akiris sian unuan sintezilo. En 1992, ŝi fondis sian unuan grupo, la mallongviva "Extraneous Hats" ("Bagatelaj Ĉapeloj"). Ŝi partoprenis en du pliaj grupoj meze de la jaroj 1990, kiuj havis sukceson kaj stabilecon variajn.

La ĝis nun lasta grupo de Daphne estis "Bonsai Jungle" ("Bonsaja Ĝangalo"), triopo de "progresiva folklora muziko", kun Jude Hutton (perkutinstrumentoj, kantado) kaj Evan McCarthy (gitaro). Ili faris multajn tre sukcesajn prezentojn, kun repertuaro inkluzive variaj tradiciaj Britaj kaj Nov-Zelandaj folkloraj muzikpecoj, "klasikaj" kovraĵoj, kaj la originalaj verkoj de Daphne. La grupo fine disiĝis pro tiu ofta malbeno de grupoj - "diferencoj muzikaj" - sed, laŭ Daphne, estis la pli kontentiganta grupo en kiu ŝi jam partoprenis.

Post tio, Daphne decidis labori sole. Post jaro de ekzercado voĉa, ŝi ekverkis sian unuan diskon, "facing image" ("frontanta bildo"), kaj komencis ludi koncerte kiel solisto. Fine, tio allogis la atenton de Random Static (Perturbo Hazarda), nova eldonista firmao mult-komunikila, kiu serĉis sufiĉe rimarkindan verkiston kiel sia unua eldono. Daphne kontraktis kun Random Static dum Septembro 2001. Ŝi eldonis sian duan diskon, Undinal Songs (Marspiritinaj Kantoj), en Marto 2002 je positivaj, se iomete konfuzitaj, revuoj (vidu suben).

Daphne iomete restis de muziko dum unu-du jaroj, dum ŝi finigis sian doktortezon en literaturo anglalingva ĉe Victoria-Universitato en Wellington. Dommovadinte al Auklando je 2006, Daphne eldonis Anastasia, kompila disketo de novaj el reregistritaj kantoj, kiuj presentas la rakonton daurantan de la Sorĉistetino kaj ŝiaj gesamkredantoj.

Daphne nuntempe verkas sub la nomo Vostok Lake, kaj prezentas ekofte, provante kantojn por la unua albumo de Vostok Lake, Small Group Psychosis ("Grupeta Frenezo").

En La Gazetaro


  [Hejmo]   [Pri]   [Diskaro]   [Prezentoj]   [Aĉetu]   [Kontaktu]   [In English]