Daphne Lawless
hejmo pri diskaro prezentoj aĉetu kontaktu

Express, Februaro 27, 2002
 

Eraroj tipografiaj, malkorektaj titoloj, kaj la ŝanĝado de la familia nomo de Daphne meze de la artikolo aperas kiel presis Express, kaj ne respondecas la verkinto nomita.

Daphne Lawless

Recenzo

Imagu spiriton malhel-hararan, flosantan feliĉege sur la akvo; poste komparu tion al la kovrilo de Undinal Songs fare de Daphne Lawless, lanĉota je Februaro 28 kiel parto de la Festivo Franĝa 2002. La unua KD de Lawless, Facing Image, eldoniĝis dum 2000 kaj spegulis kelkajn malfeliĉajn viv-spertojn. Sed Undinal Songs estas pli pozitiva, polurita kaj diversa, kaj Lawless (bildigita supre) priskribas la lastan trakon, Water Music, tiel: “verŝajne la plej gaja kaj optimisma” kanto kiun ŝi jam verkis.

"Undino" estas akvo-spirito, kaj multajn el la kantoj por la disko skribis Lawless apud rivereto proksima al sia domo. La lanĉon de Undinal Songs ankoraŭ partoprenos perkutist/kantistino Jude Hutton, kiu ludis kun Savage kiam ili estis anoj de Bonsai Jungle. Kune kun kelkaj pli malnovaj trakoj, Savage intencas prezenti plurajn ŝatatajn trakojn de la nova disko.

Post la lanĉo ĉe “the Market Space” in Wellington, la planoj de Savage inkluzivas prezentojn en Auckland kaj Aŭstralio.

Pli da informo tra www.daphnelawless.com

- KATE BARKER


  [Hejmo]   [Pri]   [Diskaro]   [Prezentoj]   [Aĉetu]   [Kontaktu]   [In English]