|
|
Bonvenon al la retejo oficiala de Daphne Lawless - kantistino,
kantverkistino, kaj elektronikmuzikistino, kiu nuntempe verkas pere de Vostok Lake.
NOVNOVAJ NOVAĴOJ
23 Januaro 2007. Dafnjo finfine videble koncerte
(per la mirinda YouTube)! El koncerto en Wellington
pastinjare, ludante "Girl without a Past" (Senhistoriulino) -
anglalingva kanto el la venonta disko. Ĉu oni deziras pli? Do demandu!
2 Januaro 2007. Nova anglalingva disketo de Dafnjo - Anastasia, koncerne la pliaj aventuroj de la Sorĉistetino.
14 Julio 2006. Daphne finfine respondis al tiu artikolo en Femina.
31 Decembro 2005: BONAN NOVJARON / HAPPY NEW YEAR! Ni elkore pardonpetas pro la manko
de lastatempaj ĝisdatadoj al la esperanata sekcio de ĉi tiu retejo. Por rekompenci nian E-aŭdantaron, jen nun ĉiom da la
novaĵoj kiuj taŭgas aperiĝi:
- Finfine nova disko? La tria Dafnja-disko, Small Group Psychosis (Grupeta Frenezo) estas registrata
nun. Daphne lastatempe plibonigis sian hejman registran sistemon, kaj la novaj registraĵoj sonigas diable bone. SGP
inkluzivos almenaŭ du E-kantojn: tradukon de la anglalingva kanto "Sparks" (Fajreroj) de Undinal Songs, kaj novan,
originale-verkitan-en-Esperanto kanton,
"Peko", unue ludatan ĉe la 2004 Nov-Zealanda E-kongreso. Ankaŭ, iuj
kelkfoje demandas ĉu Daphne eldonos tute-Esperantan diskon iam
en la estonteco. La respondo? "Eble."
- Mondfama en Esperantujo! Artikolo kiu mencias Dafnjon lastatempe aperis en Femina,
ĵurnalo de la Feminisma Esperanto Movado. Daphne skribadas respondon al tiu, kiu afiŝatos ĉi tie baldaŭ.
Se vi ŝatus kelkfojajn e-poŝtaĵojn pri la prezentoj de Daphne (kiuj
kelkfoje aranĝiĝas abrupte) kaj aliaj novaĵojn, enirigu vian e-adreson
malsupre por aniĝi al la liston. Detaloj pri malabonado inkluzivas en ĉiu
e-poŝtaĵo.
|