Daphne Lawless
hejmo pri diskaro prezentoj aĉetu kontaktu

Sendependa Heroldo (loka gazeto de Wellington), Decembro 5, 2000
 

“Girls In Space” proksimiĝas teron

Klavaristino kaj verkistino Daphne Lawless teamiĝos kun tri aliaj artistinoj por prezenti la finan spektaklon de “Girls In Space” por tiu jaro.

La muzikistino de Crofton Downs kaj kunartistinoj - kantisto/gitaristo Rachel Darwick, saksofonisto Jhan de grupo “dub” Project, kaj gitaristo Daphne Owers - ludos ĉe “The Space” en Newtown je Decembro 6.

Fonditan antaŭ unu jaro, la vesperon “Girls In Space” organizas F-ino Owers kaj Sally Rodwell de Magdalena Aotearoa, por proponi al muzikistinoj, aktorinoj kaj poetinoj la ŝancon ludi en medio senstreĉa.

Muzikistino en grupo dum 10 jaroj, F-ino Lawless priskribas sian originalan muzikon "atmosfera", kaj simila al la verkoj de Kate Bush kaj Tori Amos.

Ŝi jam eldonis sep-trakan KD-on, hejme registritan, titolitan “Facing Image”.

Daphne Lawless
Foto: Dionne Ward S2446
Spaculino: Muzikistino kaj kantverkistino
Daphne Lawless de Crofton Downs ludos
morgaŭ en la fina prezento de "Girls In
Space" por 2000

"Mi verkis kantojn, sed ĉar neniu interesiĝis pri la lirikoj, mi komencis kanti ankaŭ”, ŝi diras.

"Oni diris al mi ke mia muziko estas emocie intensa, kaj iuj malkomfortiĝas pro tio."

F-ino Lawless diras ke sia muziko estas tiom grava al si kiom spirado.

Demandite de kie ŝi akiris ideojn por kantoj, ŝi diras, "Mi povus esti frivola, kaj diri ke mi akiris ilin de katalogo de koresponda mendo.

"Min inspiras homoj kiujn mi rekontas, la mondo ĉirkau mi, aŭ nenio pli ol sidi apud rivereto, aŭskulti akvon fluantan preter la ŝtonetoj.

"Mi ŝatas certigi ke ĉio, kion mi faras, enhavas iomete de magio."

F-ino Lawless ankoraŭ verkas tezon ĉe Victoria Universitato, pri bildoj de virinoj en 19a-jarcentaj Nov-Zelandaj romanoj.


  [Hejmo]   [Pri]   [Diskaro]   [Prezentoj]   [Aĉetu]   [Kontaktu]   [In English]