Daphne Lawless
hejmo pri diskaro prezentoj aĉetu kontaktu

Nov-Zelanda Muzikisto vol. 10 no 3, Junio/Julio 2002
 

Nun tiu estas iomete ĉagrenanta recenzo: tio, kion ĝi fakte diras, estas multe pli pozitiva ol ĝia komenca aspekto, dank’ al la duoblaj negacioj ktp. Jes, koncerteca akustika instrumentaro estintus bone, sed la buĝeto ne etendiĝis sufice por tiu eldono; estas ĉefa celo por la venonta disko.

DAPHNE LAWLESS: Undinal Songs

Lawless estas kantistino/kantverkistino/pianistino kiu venas de Wellington. "Undinal Songs" estas ŝia gis nun dua eldono, sed ŝia unua kun subteno de eldona firmao (Random Static Muziko). Prezentitaj kontraŭ fono de sinteziloj, arĉinstrumentoj, Pajn-fajfoj kaj drumomaŝino, la poezaj lirikoj pentras fortajn de mildajn bildojn de amo kaj unueco kun naturo. Surdiskigita per programo de hejma registrado "Cakewalk", tiu disko estis farata dum du jaroj, kaj Lawless reklamacias ke ŝi sole faris ĉiujn produktadon kaj verkadon. Konsidere kiom da tempo daŭris la registrado, mi ne povas ne senti ke kelkajn el la kantoj pliboniĝus iom da koncerteca akustika instrumentaro, aparte perkutinstrumentoj. Tiu ne signifas ke la aranĝadoj ne estas bone kunmetitaj, aŭ ke la muzikista lerteco estas nebona. La voĉo de Lawless estas tre forta kaj ŝi sufiĉe klare estas sperta pianistino. Tamen, oni sentas ke ŝi intencas ĉi tie direkti la atenton de la aŭskultantaro al siaj lirikoj, kun citaĵoj de T.S. Eliot, Shakespeare kaj Neil Gaiman kiuj klare skizas la originojn de sia inspiro. Muzike, aferoj montras son-kvaliton bazitan en la tradicia folklora muziko angla. La finaj du trakoj, tradukitaj kaj kantitaj en Esperanto, "neŭtrala, internacia dua lingvo por ĉiuj - la plej bona solvo por la komunikaj problemoj de la mondo", kiel asertas piednoto, eble pli ĝuste forpelos ol inspiros aŭskultantojn.

Ben Eldridge


Aĉetu Nun!


  [Hejmo]   [Pri]   [Diskaro]   [Prezentoj]   [Aĉetu]   [Kontaktu]   [In English]