Daphne Lawless
hejmo pri diskaro prezentoj aĉetu kontaktu

Salient eldono 6, Aprilo 15, 2002
 

Loka Eldono:

Undinal Songs

Daphne Lawless
Eldonita de Random Static

Daphne Lawless

Daphne Lawless estas juna kantist/verkistino de Wellington kiu jam verkis kaj ludis en Wellington dum la lasta duopo da jaroj. Ŝi jam prezentis ĉe multaj lokoj ĉirkau la urbo, plej lastatempe ĉe “Girls in Space” ĉe “la Spaco” en Newtown, kiu estas vespero de muziko dediĉita sole al la artistinoj de Wellington.

Undinal Songs estas ŝia dua disko, kaj estas certe interese aŭskulti ĝin. Por krei sian son-kvaliton originalan, ŝi uzas sonojn sintezilajn/klavarajn, kaj kelkfoje K-diskon de fonaj trakoj kiam ludante koncerte.

La muziko de Daphne estas priskribita tiel: “elektronika popo inteligenta - facilege ĝuebla kvankam kompleksa kaj interesa”. Ŝi ĉerpas inspiron de artistoj tiel kiel Kate Bush, The Sisters of Mercy, Depeche Mode kaj Leonard Cohen.

Por pli da informo pri Daphne kaj kiel aĉeti ŝian diskon Undinal Songs, oni povas viziti www.daphnelawless.com.

Parenteze, "undino" estas akvo-diino, se vi scivolis.


  [Hejmo]   [Pri]   [Diskaro]   [Prezentoj]   [Aĉetu]   [Kontaktu]   [In English]