Letero de Daphne al ĵurnalo Femina
Gekaraj:
Iom da surprizo kiam, dum la lasta Decembro, mia diskeldonistejo
informis min ke ekzemplero de la j^urnalo "Femina" aperis en ilia
pos^tskatolo adresita al mi. Pli da surprizo malkovri en g^i (iomete
malnovan) foton de mi! Ec^ pli da surprizo legi la apudan artikolon:
"Lesbanino? Ne, sed dankon." Bonvolu pardoni la longan tempon antau(
respondo, sed vi certe komprenos ke trovig^as c^iam tro da fari!
Mi iom maltrankvilig^is pri la priskribo de mi kiel "memdeklarita
lesbanino". Kiam precize mi deklaris tiel? Mi certe neniam kas^is la
fakton ke mi estas en samseksa paro. Ankau, kelkaj el miaj kantvortoj
estas agnoskite iomete "sapfismaj"! Sed mi certe ne memoris ke mi
ekstaris je kongreso kaj lautvoc^e diris "Jen mi! Gejino! Rigardu!" Mi
ne kredas ke miaj personaj rilatoj estas signifaj al mia agado en
Esperantujo - au ie ajn, fakte.
Mi g^ojas ke la verkistino, kiel aliaj civitanoj, s^ajne aprobas pri
mia kantagado. Sed mi preferus esti konata kaj diskutata kiel
"kantverkistino" ol "lesbanino". Mi certe ne deziras esti "pozitivan
ekzemplero", montri ke ne ĉiuj gesamseksamaj Esperantistoj estas seksaj
atencistoj au - pli terure - burokratoj! Certe mi longtempe opiniis, ke
ni bezonas pli fortan gejinan movadon ene de Esperantujo - kiel alie,
la gejviroj s^ajne gajnas c^iom da la atento, kaj la lesbaninoj
malvideblig^as. Sed jen tute alia temo. Mia seksa orientig^o neniam
pasintece estis grava afero en mia E-agado. Tio dauru.
samideane,
Daphne (Dafnjo) Lawless.
[Hejmo]
[Pri]
[Diskaro]
[Prezentoj]
[Aĉetu]
[Kontaktu]
[In English]