"hejmen mi flugus" Estas vintro en mia urbo de valetoj Verda kaj griza mia penso Tra la fenestron ventro malvarmiĝas Kaj ŝtelas la vortojn el mia menso Mi sonĝis hieraŭ pri la maro Kiun mi vidis de karcero Kaj la mil mejloj kiuj apartigis nin Simple forfandis kiel neĝero Kaj se mi estus birdo, hejmen mi flugus Kaj estas kion volas mi Kaj se mi estus birdo, hejmen mi flugus Hejmen mi flugus al vi La disiĝado estas trista Antaŭe mi malkovris ĝin Mi amas mian urbon, mian landon Sed kelkfoje pli mi amas vin Eble forlasos mi patrujon Forflugos kiel la aliaj Kaj en la okcidenta ĉielo Vidiĝos la sonĝ-memoroj miaj Kaj se mi estus birdo, hejmen mi flugus Kaj estas kion volas mi Kaj se mi estus birdo, hejmen mi flugus Hejmen mi flugus al vi Kaj se mi estus birdo, hejmen mi flugus Kaj eble unuiĝus ni Kaj se mi estus birdo, hejmen mi flugus Hejmen mi flugus al vi Hejmen mi flugus, hejmen mi flugus al vi